Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj
La Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj renoviĝas!
Dum ni konstruas novan retpaĝon, rigardu la arĥivon de nia antaŭa retpaĝo.
Lernu pri ni!
Ni ĉeestos en la 2024 Usona Kongreso de Esperanto!
2023-12-17
LSG okazigos kunvenon ĉe la 2024 Usona Kongreso de Esperanto, en Carson, Kalifornio, Usono (proksime al Los-Anĝeleso), en julio 2024. (Ni dankas Esperanto-USA pro la invito!)
Ekzistas rabato por frua aliĝo, ĝis la 15a de februaro 2024!
Aliĝu ĉi tie: https://mallonge.net/UsonaKongreso24.
Nova estraro en Torino
2023-08-03
Dum kunsido en la UK en Torino, nova estraro estis elektita.
John Dumas, prezidanto
Martin Benoit, sekretario
Jeremy Bass, kasisto
Andrew Mathis, retejestro
Didier Loison, estrarano
Angeline Biot, estrarano
Trio, estrarano
Raporto – malfermita renkontiĝo pri Tanzanio
2022-11-30
Okazis virtuala renkontiĝo inter LSG kaj Fernando Maia, vicprezidanto de UEA, koncerne la eblon, ke la Kongresa Fako de UEA elektus Tanzanion por ricevi venontan UK-on. Legu la raporton pri ĉi tiu renkontiĝo!
LSG renoviĝas
2022-08-04
Kadre de la Universala Kongreso en Montrealo, okazis kunsido de LSG. Post longa periodo de neaktiveco, nova estraro estis elektita.
John Dumas, prezidanto
Suzanne Roy, vicprezidanto
Harley Zukowski, sekretario
Jeremy Bass, kasisto
Andrew Mathis, retejestro
Gilles-Philippe Morin, redaktoro
Didier Loison, estrarano
Martin Benoit, estrarano