La Ligo de Seksemdiversaj Geesperantistoj renoviĝas!
Dum ni konstruas novan retpaĝon, rigardu la arĥivon de nia antaŭa retpaĝo.
Lernu pri ni!
2024-08-08
Dum okazas la Universala Kongreso en Aruŝo, Tanzanio, LSG decidis redakti specialan numeron de Forumo pri Tanzanio kaj GLAT-aj rajtoj. La enhavo estas libere elŝutebla al ĉiuj, kiuj deziras legi ĝin!
2024-07-13
Okazis sukcesa jarkunsido en Los-Anĝeleso dum la Usona Landa Kongreso, kie partoprenis 14 homoj, 6 perrete kaj 8 ĉeeste. Ni sukcese ŝanĝis la nomon de nia ligo al Ligo de Seksemdiversaj Geesperantistoj por esti pli inkluzivaj al ĉiuj membroj de la GLAT+a komunumo.
2023-12-17
LSG okazigos kunvenon ĉe la 2024 Usona Kongreso de Esperanto, en Carson, Kalifornio, Usono (proksime al Los-Anĝeleso), en julio 2024. (Ni dankas Esperanto-USA pro la invito!)
Ekzistas rabato por frua aliĝo, ĝis la 15a de februaro 2024!
Aliĝu ĉi tie: https://mallonge.net/UsonaKongreso24.
2023-08-03
Dum kunsido en la UK en Torino, nova estraro estis elektita.
John Dumas, prezidanto
Martin Benoit, sekretario
Jeremy Bass, kasisto
Andrew Mathis, retejestro
Didier Loison, estrarano
Angeline Biot, estrarano
Trio, estrarano
2022-11-30
Okazis virtuala renkontiĝo inter LSG kaj Fernando Maia, vicprezidanto de UEA, koncerne la eblon, ke la Kongresa Fako de UEA elektus Tanzanion por ricevi venontan UK-on. Legu la raporton pri ĉi tiu renkontiĝo!
2022-08-04
Kadre de la Universala Kongreso en Montrealo, okazis kunsido de LSG. Post longa periodo de neaktiveco, nova estraro estis elektita.
John Dumas, prezidanto
Suzanne Roy, vicprezidanto
Harley Zukowski, sekretario
Jeremy Bass, kasisto
Andrew Mathis, retejestro
Gilles-Philippe Morin, redaktoro
Didier Loison, estrarano
Martin Benoit, estrarano