Ligo de Seksemdiversaj Geesperantistoj (LSG) estas komunuma kaj aktiveca grupo por GLAT-uloj (gejoj, lesbaninoj, ambaŭseksemuloj, transgenruloj kaj aliaj) en Esperantujo.
LSG estis fondita de Peter Danning en Decembro 1977 sub la nomo Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj kaj ĝi estas inter la plej malnovaj internaciaj GLAT-organizoj. Ekde 1990 ĝi havas kunlaboran kontrakton kun Universala Esperanto-Asocio.
LSG ekde marto 1978 eldonas la bultenon Forumo, krome ankaŭ organizas loĝigan servon kaj okazigas aranĝojn ĉirkaŭ Esperanto-kongresoj. La nuna prezidanto estas John Dumas, elektita en la 107-a Universala Kongreso en Montrealo.
En julio 2024 la membraro de LSG aprobis nomŝanĝon al Ligo de Seksemdiversaj Geesperantistoj.[1]
La grupo havas la jenajn celojn:
Krei internacian solidarecon kaj kunlaboron inter siaj membroj, tiel ankaŭ subtenante ilian agadon por la disvastigo de Esperanto kaj por la plena integriĝo de gejeco en la socio.
Labori por forigo de lingva diskriminacio, informante pri la lingvo-problemo kaj ĝia solvo per Esperanto en gejaj medioj.
Labori por forigo de kontraŭgeja diskriminacio, informante pri la signifo, valoro kaj problemoj de gejeco en la Esperantaj medioj.
Sendu retpoŝton al: kontakto[ĉe]fieraj[punkto]org
Prezidanto: John Dumas (Usono)
Sekretario: Martin Benoit (Kanado)
Kasisto: Jeremy Bass (Kanado)
Estrarano: Roberto Garcia (Britio/Hispanio)
Estrarano: Didier Loison (Francio)
Estrarano: Angeline Biot (Francio)
Estrarano: Trio (Usono)
John Dumas
Martin Benoit (li/ri)
Jeremy Bass
Roberto Garcia
Didier Loison
Angeline Biot
Trio
Kanado: Martin Benoit (kanado[ĉe]fieraj[punkto]org)
Usono: John Dumas (usono[ĉe]fieraj[punkto]org)
Francio: Didier Loison kaj Francis Soghomonian (francio[ĉe]fieraj[punkto]org)
Britio: Roberto Garcia (britio[ĉe]fieraj[punkto]org)
Hispanio: Roberto Garcia (hispanio[ĉe]fieraj[punkto]org)
Kroatio: Alan Batuŝiĉ (kroatio[ĉe]fieraj[punkto]org)
Transgenruloj: Kloenjo Shetreet (transgenruloj[ĉe]fieraj[punkto]org)
Alan Batuŝiĉ
Francis Soghomonian
Kloenjo Shetreet (ŝi)
Facebook:
Paĝo de LSG: https://www.facebook.com/LSG.eo
Grupo de LSG: https://www.facebook.com/groups/1474335559545561
GLAT-aj Esperantistoj: https://www.facebook.com/groups/66431729880
Esperantistoj por GLAT-rajtoj: https://www.facebook.com/groups/153024610600220
Telegramo
GLAT-aj Esperantistoj: https://glat.telegramo.org/
Uzu nian Aliĝpeton: https://docs.google.com/forms/d/e/1FAIpQLSfFpENI2k4pTOQELSS0bArrrqPEWnpDue1wGTfNxezXlHx4hw/viewform?usp=sf_link
La pasvorto por la aliĝpeto estas : "ĉiel-arko" sen la streketo! (vi povas uzi ankaŭ la X-sistemon aŭ H-sistemon)
Kotizo
La kotizo por esti membro de LSG estas: 5 € (eŭroj) jare. Vi povas pagi per la jenaj manieroj:
Kontante (dum la Universala Kongreso)
Rekte ĝiri de via UEA-konto al nia UEA-konto (LSGX-E)
Bonvolu sendi retpoŝtmesaĝon al financoj ĉe co.uea.org, klarigante vian nomon, vian UEA-konton (kie estas sufiĉa mono), UEA-konton de LSG (LSGX-E) kaj la monokvanton (5 €)
Pagi per PayPal
Bonvolu sendi 5,50 € (50 cendoj ekstraj pro PayPal kostoj) al financoj ĉe co.uea.org, klarigante vian nomon, vian UEA-konton kaj UEA-konton de LSG (LSGX-E).
Aŭ rekte al via delegito, se ri akceptas pagojn nome de la estraro.
Pagmanieroj: https://uea.org/alighoj/pagmanieroj